Dua Libro de l\' Lingvo Internacia
L >>
Ludovic Lazarus Zamenhof >> Dua Libro de l\' Lingvo Internacia
"Jes, tion cxi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante,
"sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu cxi urbo
rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fiancxigxi, mi
povas nutri pli ol unu familion!"
"Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi
propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo--unu
vorto!"
"Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, cxar tiel li ja devis
paroli.
Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia
nigra vesto estis el la plej kara sxtofo, al tio cxi li portis
elegantajn botojn kaj cxapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel
ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante
jam pri la jam konataj sigeliloj, ora cxeno kaj ringoj kun
diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio cxi
plej certe faris lin homo.
"Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj cxe tio cxi li metis siajn
piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan
ombron, kiu kusxis kiel hundo antaux la piedoj de l' instruitulo;
li faris tion cxi pro fiereco, aux eble li volis ligi gxin al si.
La kusxanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi
bone auxskulti; gxi kredeble ankaux volis scii, kiel gxi povus
sin liberigi kaj farigxi propra sinjoro.
"Cxu vi scias, kiu logxis en la domo kontraux ni?" demandis la
ombro. "Gxi estis la plej bela el cxio, gxi estis la poezio! Mi
restis tie tri semajnojn, kaj tio cxi estas tie same, kiel se oni
vivus trimil jarojn kaj legus cxiujn verkojn poeziajn kaj
instruitajn,--tion cxi mi diras, kaj gxi estas vera. Mi cxion
vidis kaj mi cxion scias!"
"La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, gxi vivas
sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi gxin vidis
unu minuton, sed mi tian estis ankoraux dormanta! Gxi staris sur
la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu,
rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj
poste . . . "
"Poste mi estis en la antauxcxambro!" dauxrigante rakontis la
ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antauxcxambron. Tie
cxi ne estis lumo, tie cxi estis io kiel duonlumo; sed granda
nombro da cxambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj
malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi cxiujn. Tie jam estis tre
lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se
mi alirus proksime al la frauxlino; sed mi estis prudenta, mi ne
rapidis, kaj tio cxi estis bona!"
"Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo.
"Mi vidis cxion, kaj mi gxin rakontos al vi; sed . . . gxi ne
estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj
cxe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj
ricxeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara",
sed "sinjoro"!
"Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "gxi estas ne detruebla
malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros.
Sed rakontu al mi, sinjoro, cxion, kion vi vidis!"
"Cxion!" diris la ombro, "cxar mi cxion vidis kaj cxion scias!"
"Kian vidajxon havis la cxambroj internaj?" demandis la
instruitulo. "Cxu tie estis kiel en la fresxa arbaro? cxu tie
estis kiel en sankta pregxejo? cxu la cxambroj estis kiel stela
cxielo, kian oni staras sur altaj montoj?"
"Cxio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi
restis en la antauxa cxambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis
tre bona, mi cxion vidis, mi cxion scias. Mi estis en la palaco
de l' poezio, en la antauxcxambro".
"Sed kion vi vidis? Cxu tra la grandaj cxambroj iris cxiuj la
dioj de l' malnova tempo? cxu tie batalis la malnovaj faristoj?
cxu tie ludis gxojaj infanoj kaj rakontis iliajn songxojn?"
"Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi cxion
vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi cxesus
esti homo, sed mi farigxis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian
internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio.
Kian mi estis ankoraux cxe vi, mi pri tio cxi ne pensis, sed
apenaux la suno sin levis aux mallevis, mi cxian, vi ankoraux
certe memoras, farigxis tiel mire granda; en la lumo de l' luno
mi estis preskaux ankoraux pli klara, ol vi mem. Tian mi ne
komprenis mian naturon, nur en la antauxcxambro de l' poezio mi
gxin ekkonis--mi farigxis homo! Mi eliris el tie, farigxinte
matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante
jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis
botojn, vestojn, la tutan homan eksterajxon, kiu donas al la homo
lian signifon. Mi sercxis lokon por min kasxi, jes, al vi mi
povas gxin konfesi, cxar vi mian sekreton en nenia libro
malkovros,--mi min kasxis sub la vesto de unu vendistino de
sukerpanoj. La virino ecx ne scietis, al kia grava persono sxi
donis kasxejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi
kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis
laux la muroj, tio cxi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi
kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj
en la cxambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu
povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu
alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas suficxe
malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regxus la malsagxa
kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej
nekredeblajn aferojn cxe virinoj, kiel ankaux cxe viroj, cxe
gepatroj kaj cxe la dolcxaj angxelaj infanoj; mi vidis, kion
nenia homo devus scii, kion tamen cxiuj tiel volus scii--la
malbonajxon cxe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom
legantojn gxi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj
personoj mem, kaj teruro ekregxis en cxiuj urboj, en kiujn mi
venis. Oni min timis, kaj oni penis placxi al mi. La profesoroj
faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel
ke mi ilin havas en suficxa nombro; la monfaristoj faris monon
por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio
cxi mi farigxis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi
adiaux! Jen estas mia karto, mi logxas sur la Suna Flanko kaj en
pluva vetero mi cxian estas en la domo!" Tion cxi dirinte, la
ombro foriris.
"Mirinde!" diris la instruitulo.
Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.
"Kiel vi fartas?" demandis li.
"Ahx!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la verajxo, la
belajxo kaj la bonajxo, sed por tiaj aferoj cxiu orelo estas
surda; mi tute malesperas, cxar tio cxi min tre doloras".
"Mi el nenio faras al mi cxagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi
grasigxas, kaj tio cxi devas esti la celo de cxiu prudenta homo.
Vi gxis nun ankoraux ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraux tute
perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros
veturon, cxu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de
l' vojo,--cxu vi volas kunveturi estante mia ombro? Gxi estus
por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l'
vojo."
"Tio cxi estas jam ne auxdita malmodesto!" diris la instruitulo.
"Laux tio, kiel oni gxin prenas!" diris la ombro. "Vojiro
redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas
sur min unu la tutan koston de l' vojo!"
"Jam tro senhonte!" diris la instruitulo.
"Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia gxi
restos!" kaj kun tiuj cxi vortoj la ombro foriris.
La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin
tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la verajxo kaj bonajxo
kaj belajxo, estis preskaux por cxiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine
li efektive malsanigxis.
"Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro
prenis la instruitulon cxe tiu cxi penso.
"Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al
li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco.
Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj
en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, cxar
mia barbo ne volas kreski kiel gxi devus, tio cxi ankaux estas
malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian
proponon, ni ja veturos kiel kolegoj".
Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis
ombro. Ili veturis kune. Sur cxevalo aux sur piedoj ili cxian
estis kune, flanko cxe flanko, unu antaux aux post la dua, laux
la staro de l' suno. La ombro sin tenis cxian sur la flanko
sinjora, kaj la instruitulon tio cxi malmulte cxagrenis; li havis
tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu
tagon diris al la ombro: "Cxar ni jam farigxis kolegoj de vojo
kaj al tio cxi ni de l' infaneco estis cxian kune, ni trinku nun
fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua."
Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis
efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence,
tial mi ankaux parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi,
estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la
naturo. Multaj homoj ne povas tusxeti malglatan paperon; aliaj
per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi
ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi
sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia
antauxa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio cxi ne estas fiereco,
sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi
mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi
almenaux duone plenumos vian deziron".
Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta
sinjoro.
Kia malaltigxo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi
kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole
ne vole li devis konsenti.
Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter
tiuj cxi unu tre bela regxidino, de kiu la malsano estis tio, ke
sxi tro bone vidis, kaj tio cxi estas tre dangxere.
Sxi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol
cxiuj ceteraj. "Li tien cxi venis, por rapidigi la kreskon de
sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kauxzon
de lia veno,--li ne havas ombron".
Sxi ricevis grandan sciemon, kaj tial sxi sur la promenejo tuj
komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante regxidino,
sxi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial sxi diris: "Via
malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!"
"Via regxida mosxto jam komencis tute sanigxi!" respondis la
ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi
sanigxis: mi havas ombron tute neordinaran. Cxu vi ne vidas la
personon, kiu min cxian akompanas? Aliaj homoj havas ombron
ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la
vestojn de siaj servantoj faras el pli bona sxtofo, ol oni portas
mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi
vidas, mi ecx donis al gxi apartan ombron. Tio cxi estas vere io
tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol cxiuj!"
"Kiel!" pensis la regxidino, "cxu mi efektive sanigxis? Tiu cxi
banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia
tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la
banejo, cxar nun tie cxi nur farigxas interese. La alilandulo
tre placxas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, cxar tian li
forveturos."
Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la regxidino
kun la ombro. Sxi estis facila, sed li estis ankoraux pli
facila; tian dancanton sxi ankoraux nenian havis. Sxi rakontis
al li, el kia lando sxi estas, kaj li konis la landon, li tie
estis, sed sxi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre
kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial
li povis respondi al la regxidino kaj rakonti al sxi tiajn
aferojn, ke sxi forte miregis. Li devis esti la plej sagxega
homo sur la tuta tero. Sxi ricevis grandan respekton por lia
vasta sciado. Kian ili post tio cxi ree dancis kune, sxi lin
ekamegis, kion la ombro bone vidis. Cxe la postiranta danco la
konfeso de sxia amo sin trovis jam sur sxia lango, sed sxi estis
ankoraux tiel prudenta, ke sxi ekpensis pri sxia lando kaj regno
kaj pri la multo da homoj, kiujn sxi estis ian regonta. "Sagxa
homo li estas!" diris sxi al si mem. "tio cxi estas bona; kaj li
dancas belege, gxi ankaux estas bona; sed egale grava demando
estas, cxu li estas suficxe instruita. Mi provos lin ekzameni."
Kaj sxi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj
aferoj, je kiuj sxi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris
miran vizagxon.
"Tion cxi vi ne povas respondi!" diris la regxidino.
"Tion cxi mi sciis ankoraux estante en la lernejo!" diris la
ombro; mi pensas, ke tion cxi ecx mia ombro tie cxe l' pordo
povus respondi".
"Via ombro!" ekkriis la regxidino, "tio estus multege mirinda!"
"Mi ne diras certe, ke gxi povos," diris la ombro, "sed tiel mi
pensas, cxar gxi ja tiel longe min akompanis kaj auxdis,--mi tiel
pensas! Sed permesu, Via regxida mosxto, sciigi vin, ke gxi
estas tiel fiera kaj volas, ke oni gxin prenu por homo; ke por
teni gxin en bona humoro--kaj tiel gxi devas esti, por doni
bonajn respondojn--oni devas paroli kun gxi tute kiel kun homo."
"Tia fiereco placxas al mi!" diris la regxidino.
Kaj sxi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun
li pri suno kaj luno, pri l' internajxo kaj eksterajxo de l'
homo, kaj li respondis sagxe kaj bone.
"Kia homo li devas esti, se li havas tian sagxegan ombron!"
pensis la regxidino, "gxi estus efektiva beno por mia popolo kaj
regno, se mi lin elektus por esti mia edzo!--Mi gxin faras!"
La regxidino kaj la ombro baldaux estis pretaj inter si, sed
tamen tion cxi neniu devis sciigxi, gxis ili venos en la landon
de l' regxidino.
"Neniu, ecx ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kauxzo li
tiel diris.
Baldaux ili venis en la landon, en kiu la regxidino regis, kian
sxi estis en la domo.
"Auxskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi
farigxis tiel felicxa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi
volas ankaux por vi fari ion neordinaran! Vi cxian logxos cxe mi
en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra regxa kalesxo kaj
ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio cxi vi
devas permesi, ke cxiu kaj cxio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi
ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la
balkono en la lumo de l' suno kaj montros min al la popolo, vi
devos kusxi cxe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Cxar mi
konfesas al vi, mi edzigxos je la regxidino; ankoraux hodiaux je
l' vespero ni festos la edzigxon".
"Ne, gxi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion cxi mi
ne volas, tion cxi mi ne faros! Gxi estus trompi la tutan landon
kune kun la regxidino! Mi diros cxion, ke mi estas la homo kaj
vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!"
"Neniu vin kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aux mi vokos
la gardistojn!"
"Mi iros rekte al la regxidino!" rediris la instruitulo. "Sed
mi iros antauxe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en
malliberejon!" Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, cxar
la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la regxidino volas lin
fari sxia edzo.
"Vi tremas?" demandis la regxidino, kian la ombro eniris; cxu io
okazis al vi? ne malsanigxu hodiaux, kian ni volas je l' vespero
festi nian edzigxon."
"Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la
ombro, "prezentu al vi--jes, tia malforta kapo de ombro ne povas
longe sin teni--prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton,
gxi diras kaj ripetas, ke gxi estas la homo, kaj mi--prezentu al
vi--mi estas gxia ombro!"
"Terure!" ekkriis la regxidino, "oni gxin ja ensxlosis?"
"Kompreneble! Mi timas, ke gxi jam nenian ricevos ree la
prudenton!"
"La malfelicxa ombro!" rediris la regxidino, "mi gxin tre
bedauxras; estus tre bone por gxi, se oni gxin liberigus de gxia
malfelicxa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese
gxin mallauxte tute forigi."
"Kvankam tio cxi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "cxar
gxi estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li gxemus.
"Vi havas noblan hxarakteron!" diris la regxidino.
Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la
pafilegoj tondris "bum!"--kaj la soldatoj faris paradon. La
regxidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj
ankoraux unu fojon ricevi la gxojan kaj tondran "vivu!" de l'
popolaj amasoj.
La instruita homo nenion auxdis de l' tuta gxoja kriado, cxar al
lia vivo estis farita fino.
18.
POPOLDIROJ.
Cxiu "tial" havas sian "kial."
Popolo diras--Dio diras.
Kia patrino, tia filino.
Kiu vivos, tiu vidos.
Se infano ne krias, patrino ne scias.
Pelu musxon tra l' fenestro, gxi venos tra l' pordo.
En sia urbeto neniu estas profeto.
Kiu iras trankvile, iras facile.
Post la faro venas sagxo.
Kiu ne salutas per cxapo, salutos per kapo.
Ne diru "hop" antaux salto.
Antauxe intencu kaj poste komencu.
Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras.
Kia la festo, tia la vesto.
Restu tajloro cxe via laboro.
--------
19.
Kanto de studentoj.
Gxoju, gxoju ni, kolegoj,
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco --
Sole tero restas.
* * *
Vivo estas tre mallonga,
Kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos,
Kaj rapide cxiun prenos,
Cxiun senkompate.
* * *
Kie niaj antauxuloj
En la mondo sidas?
Iru al la superuloj,
Sercxu ilin cxe l' subuloj --
Kiu ilin vidas?
* * *
Vivu la akademio
Kaj la profesoroj!
Vivu longe kaj en sano
Cxiu akademiano,
Vivu sen doloroj!
* * *
Vivu, floru nia regno
Kaj regnestro nia!
Kaj amikoj mecenataj,
Protegantoj estimataj
De l' akademio.
* * *
Vivu cxiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaux la virinoj,
Amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj, laboremaj.
* * *
Mortu, mortu, malgajeco!
Mortu la doloro!
Mortu cxiu intriganto
Kaj malamon konservanto
Longe en la koro!
_Hemza._
20.
El Heine'.
Al brusto, al mia -- ha, gxi min doloras --
Almetu maneton, amata knabino!
Vi auxdas, ke tie meblisto laboras?
Li por mi la cxerkon konstruas sen fino!
* * *
Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . .
Rapidu, rapidu kun via laboro,
Ke povu mi foj' je eterne ekdormi.
_K. D._
ALDONO AL LA
DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA.
En mia unua libro mi petis cxiujn amikojn de l' lingvo internacia
esprimi ilian jugxon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al
mi cxiujn erarojn, kiujn ili trovis en gxi, kaj cxiujn
plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al
la lingvo la plej bonan formon, cxar la finan formon mi intencis
doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l'
jaro 1888, pripensinte kaj provinte antauxe cxiujn jugxojn kaj
proponojn, kiuj estus senditaj al mi gxis tiu tempo. En la "Dua
Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de cxiuj personaj
eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn
manojn la sorton de l' lingvo kaj, auxskultinte la konsilojn de
kompetentaj personoj, gxi donu al la lingvo la finan formon, kiu
estus egale ordona por mi, kiel por cxiu alia amiko de l' lingvo
internacia.
Nun mi kun la plej granda gxojo povas sciigi cxiujn amikojn de l'
lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraux en la
fino de l' jaro 1887, t.e. ankoraux antaux la ricevo de mia
libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American
Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi
la demandon, cxu lingvo internacia estas necesa, cxu gxi estas
kreebla, kaj _kiel_ gxi devas esti. La frukto de l' laboroj de
la komitato estis jena decido:
ke lingvo internacia estas kreebla, ke gxi estas necesa, ke
gxi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la
plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas
esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el
vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj
popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto
de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita
mondo.
Sur la fondo de cxio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo"
decidis dissendi al cxiuj instruitaj societoj la proponon fari
internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon
de lingvo tutmonda.
Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraux pri mia laboro, la
"Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri
lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la
"Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli
malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial gxi
estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de
siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas suficxe
proksima al la idealo, kiun gxi ellaboris teorie. Jen kion diras
pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la
tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la
demandon pri lingvo tutmonda):
"La plej nova propono al la publiko kaj gxis nun la plej
simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia,"
kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj gxi
estas fondita, estas en la tuto maleraraj; gxia vortaro ne
estas kreita laux la persona volo kaj jugxo de l' auxtoro, sed
prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto
el la latina, kaj gxi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj
en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj sxangxoj pro la
bonsoneco. Pro tio kaj pro gxia gramatiko la lingvo estas
mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la
kalejdoskopaj rompajxoj kaj sxirajxoj de la Volapuk'. La
gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla,
kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de
vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el
radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . . "
Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia"
kaj gxian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laux
lia jugxo devus esti sxangxitaj, sinjoro H. Ph. finas:
"D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre
modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la
publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaux ol li donos
al gxi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj sxangxo
li volas prezenti gxin por la publika uzado. Li petas siajn
legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000
personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke
la fina trarigardo de l' "Lingvo internacia" kondukos al la
bonigo de l' eraroj, kiujn mi montris, _kaj la tuta mondo
povas kuragxe doni la petitan promeson_".
La kvar sxangxoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas _teorie_
tre bonaj, sed mi jam mem antaux kelkaj jaroj pensis pri ili kaj
mi trovis, ke _praktike_ ili estus tre maloportunaj. Pli vastan
mian jugxon pri ili kaj pri cxiuj proponitaj sxangxoj mi
prezentos al la kongreso, se tiu cxi efektivigxos. Al cxiuj
sxangxoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda
provado trovos necesaj,--mi jam antauxe donas mian plenan
konsenton.
Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita
internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l'
lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso,
kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas
esti legxdonanta por cxiuj amikoj de l' "Lingvo internacia", _se
la kongreso ecx trovus necesa sxangxi la lingvon gxis
nerekonebleco_. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute
foriras de l' sceno.
Sed kunligi jam antauxe la sorton de l' lingvo internacia kun la
estonta kongreso--estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l'
lingvo, kiuj malfortigus aux tute cxesigus ilian laboradon,
"atendante la kongreson,"--povus meti nian sanktan aferon en
dangxeron esti perdita je eterne; cxar la kongreso povas ankoraux
ne efektivigxi, kaj se gxi efektivigxos, povas ankoraux okazi, ke
gxi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori
diligente _laux la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis_, tute
egale cxu la kongreso efektivigxos aux ne, cxar _tiu_ vojo estas
certa kaj kondukos nin al la celo _en cxiu okazo_. Esperante la
kongreson, mi nun faras persone neniajn sxangxojn en la lingvo.
Cxiujn sxangxojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan
jugxon pri ili--mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la
estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la "Dua
Libro" nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la
lasta, kaj la _auxtoro_ nun cxesigas je eterne sian laboradon.
Cxion, kion mi de nun faros aux skribos, mi gxin cxion faros jam
kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli
da kompetenteco, nek pli da moralaj aux materialaj privilegioj,
ol cxiu alia.