John Gabriel Borkman
H >>
Henrik Ibsen >> John Gabriel Borkman
Pages:
1 |
2 |
3 |
4 |
5 |
6 HENRIK IBSEN
JOHN GABRIEL BORKMAN
(1896)
Tradukis
1997
Odd Tangerud
ISBN 82-91707-59-6
JOHN GABRIEL BORKMAN
ROLOJ:
JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro.
SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino.
ERHART BORKMAN, studento, ilia filo.
FRAUXLINO ELLA RENTHEJM, gxemelfratino de sinjorino Borkman.
SINJORINO FANNY WILTON.
VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo.
FRIDA FOLDAL, lia filino.
LA CXAMBRISTINO de sinjorino Borkman.
(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la cxefurbo en la
bieno de la familio Renthejm.)
UNUA AKTO
(La sidcxambro de _sinjorino Borkman_, ekipita de malnovmoda,
paligxinta gloro. Malferma sxovpordo kondukas malsupren en gxardena
cxambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra gxi estas
elvidajxo al la gxardeno, kie la negxa vetero blovigxas en la
krepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de la
antauxcxambro. Pli antauxe estas granda, malnova ferforno en kiu
estas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantauxe, estas unu pli
malgranda pordo. Antauxe en la sama flanko estas fenestro, kovrita de
dikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kun
cxevalhara kovrajxo kaj kun tapisxkovrita tablo antauxe. Sur la tablo
estas eklumigita lampo kun sxirmilo. Apud la forno estas altdorsa
apogsegxo.)
(_Sinjorino Gunhild Borkman_ sidas sur la kanapo kun sia
krocxtrikajxo. Sxi estas iom agxa virino kun malvarma, distingita
aspekto, kun rigida staturo kaj nesxangxigxantaj vizagxtrajtoj. Sxia
densa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita en
dika, malhela silkvestajxo, kiu origine estis eleganta, sed nun estas
uzita. Lana sxalo sur la sxultroj.)
(Sxi sidas momenton rekta kaj senmova kun la krocxajxo. Jen
auxdigxas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)
SINJORINO BORKMAN
(ekauxskultas; brilas gxojo en sxiaj okuloj, kaj senpere sxi
flustras:) Erhart! Fine!
(Sxi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektas
seniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)
(La _cxambristino_ iom poste envenas de la enireja cxambro kun
vizitkarto sur pleto.)
SINJORINO BORKMAN
(rapide) Cxu la studento tamen venis?
CXAMBRISTINO
Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino --
SINJORINO BORKMAN
(flankenmetas la krocxajxon) Nu, do sinjorino Wilton --
CXAMBRISTINO
(proksimigxas) Ne; estas _fremda_ sinjorino --
SINJORINO BORKMAN
(etendas manon por la karto) Ke mi vidu -- (legas; rapide ekstaras
kaj rigardas la knabinon rigide) Cxu vi estas certa, ke estas por
mi?
CXAMBRISTINO
Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.
SINJORINO BORKMAN
Cxu sxi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?
CXAMBRISTINO
Jes ja, tion sxi faris.
SINJORINO BORKMAN
(abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme.
(La _cxambristino_ malfermas la pordon por la fremda sinjorino kaj
mem eliras.)
(_Frauxlino Ella Renthejm_ venas en la cxambron. Sxi similas al la
fratino laux ekstero; sed sxia vizagxo havas pli suferan ol akran
esprimon. Gxi ankoraux portas stampon de granda, karakterplena beleco
de pasintaj jaroj. La ricxa hararo estas kombita en naturajn buklojn
de la frunto, kaj estas tute argxentoblanka. Sxi estas vestita en
nigra veluro kun cxapelo kaj mantelo kun pelta subsxtofo el la sama
materialo.)
(Ambaux fratinoj staras momenton en silento, prove rigardantaj unu
la alian. Cxiu el ili aspekte atendas, ke la alia parolu la unua.)
ELLA RENTHEJM
(kiu estas sin tenanta apud la pordo) Jes, vi certe rigardas min en
surprizo, vi, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
(staras senmova, rekta, inter la kanapo kaj la tablo, apogante la
fingropintojn sur la tapisxo.) Cxu vi ne iras erare? La administranto
ja logxas en la flanka domo, vi scias.
ELLA RENTHEJM
Ne estas kun la administranto ke mi parolu hodiaux.
SINJORINO BORKMAN
Cxu estas al mi, ke vi ion volas?
ELLA RENTHEJM
Jes. Mi devas paroli kelkajn vortojn kun vi.
SINJORINO BORKMAN
(venas antauxen sur la planko) Nu, -- do eksidu.
ELLA RENTHEJM
Dankon; mi bone povas stari dume.
SINJORINO BORKMAN
Tute kiel placxas al vi. Sed tamen iom malligu la
supervestajxojn.
ELLA RENTHEJM
(malbutonumas la mantelon) Jes, estas tre varme cxi tie --
SINJORINO BORKMAN
Mi cxiam frostas.
ELLA RENTHEJM
(staras momenton sxin rigardante, kun la brako ripozanta sur la dorso
de la braksegxo) Jes, -- Gunhild, estas nun baldaux ok jaroj post
kiam ni laste vidis unu la alian.
SINJORINO BORKMAN
(malvarme) Almenaux post kiam ni interparolis.
ELLA RENTHEJM
Gxuste dirite, interparolis, jes. -- Cxar vi certe foje vidis min, --
kiam mi devis fari mian jaran vojagxon cxi tien al la administranto.
SINJORINO BORKMAN
Unu aux du fojojn, mi opinias.
ELLA RENTHEJM
Ankaux mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la fenestro _tie_.
SINJORINO BORKMAN
Estus malantaux la kurtenoj. Vi havas bonajn okulojn, vi. (akre kaj
sxire) Sed la lastan fojon kiun ni _kunparolis_, -- tio okazis cxi
tie en la cxambro cxe mi --
ELLA RENTHEJM
(deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
-- la semajnon antaux ol li, -- antaux ol li liberigxis.
ELLA RENTHEJM
(iras trans la planko) Ho, ne tusxu do _tion_!
SINJORINO BORKMAN
(firme sed mallauxte) Estis la semajno antaux ol li, -- la bankestro
denove liberigxis.
ELLA RENTHEJM
(antauxen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe ne forgesas tiun
momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Ecx nur en pensoj resti
momenton je tio -- oh!
SINJORINO BORKMAN
(obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesigxas turnigxi cxirkaux ion
alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne komprenas! Neniam en
la mondo! Mi ne komprenas, ke tiajxo, -- io tiel terura povu trafi
solan familion! Kaj imagu, -- _nian_ familion! Altrangan familion,
kiel la nian! Imagu ke tio trafis gxuste _gxin_!
ELLA RENTHEJM
Ho Gunhild, -- estas ja pli, pli multaj ol _nia_ familio, kiujn tio
frapis.
SINJORINO BORKMAN
Nu jes; sed pri cxiuj tiuj aliuloj mi ne multe atentas. Cxar estis ja
nur iom da argxento -- aux kelkaj paperoj, -- kiuj perdigxis por
_ili_. Sed por ni --! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li tiam
estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La
senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute
ruinigata!
ELLA RENTHEJM
(singarde) Diru al mi, Gunhild, -- kiel li portas tion?
SINJORINO BORKMAN
Erhart, vi aludas?
ELLA RENTHEJM
Ne, -- li mem. Kiel li portas tion?
SINJORINO BORKMAN
(spirblovas moke) Cxu vi imagas, ke mi demandas pri _tio_?
ELLA RENTHEJM
Demandas? Vi do ne bezonas demandi --
SINJORINO BORKMAN
(mire rigardas sxin) Vi do ne kredas, ke mi interrilatas kun li?
Estas kune kun li? Foje sercxas lin?
ELLA RENTHEJM
Ecx ne tio!
SINJORINO BORKMAN
(kiel antauxe) _Li_, kiu devis sidi ensxlosata kvin jarojn! (frapas
la manojn antaux la vizagxon) Ho, kia frakasanta honto! (ekrektigas
sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman signifis pasinte! --
Ne, ne, ne, -- neniam plu vidi lin! -- Neniam!
ELLA RENTHEJM
(rigardas sxin momenton) Vi havas malmolan animon, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Kontraux _li_, jes.
ELLA RENTHEJM
Li tamen estas via edzo.
SINJORINO BORKMAN
Cxu li ne diris en la tribunalo, ke estis _mi_, kiu komencis ruinigi
lin? Ke mi disipis tro da mono --?
ELLA RENTHEJM
(singardeme) Sed cxu ne _estis_ ia vero en tio?
SINJORINO BORKMAN
Sed cxu ne estis li mem, kiu volis tion tiel havi! Cxio devus ja esti
tiel sensence abunda --
ELLA RENTHEJM
Tion mi ja scias. Sed gxuste tial vi estus devinta reteni. Kaj tion
vi ja ne faris.
SINJORINO BORKMAN
Cxu mi tiam scius, ke ne estas lia propra mono, tiu kiun li donis al
mi por disponi? Kaj kiun li ankaux mem disponis? Dek fojojn pli
disipe ol mi!
ELLA RENTHEJM
(silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas. _Grandparte_
tamen.
SINJORINO BORKMAN
(rikane) Jes, dirigxis ja cxiam, ke ni devis "reprezenti". Kaj sekve
li reprezentis kiel efikis! Veturis per kvar-jungitaro -- kvazaux li
estus regxo. Igis homojn kapklini kaj humilskrapi antaux li kvazaux
antaux regxo. (ridas) Kaj ili nomis lin per antauxnomo, -- tra la
tuta lando -- gxuste kvazaux li estus la regxo mem. "John Gabriel",
"John Gabriel". Cxiuj sciis kia grandegulo "John Gabriel" estas!
ELLA RENTHEJM
(firme kaj varme) Tiam li ja _estis_ grandegulo.
SINJORINO BORKMAN
Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola vorto li informis min,
kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li prenis la
rimedojn.
ELLA RENTHEJM
Ne, ne, -- tion scietis ankaux ne aliuloj.
SINJORINO BORKMAN
Ne gravis pri la aliuloj. Sed al _mi_ li devis diri la veron. Sed
tion li neniam faris! Li nur mensogis, -- mensogis tiel senfunde por
mi --
ELLA RENTHEJM
(interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li eble prisilentis.
Sed li certe ne mensogis.
SINJORINO BORKMAN
Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja tute la sama. -- Sed
fine renversigxis la tuto. Cxio. La tuta gloro.
ELLA RENTHEJM
(antaux si) Jes, cxio renversigxis -- por _li_ -- kaj por
aliuloj.
SINJORINO BORKMAN
(rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi, Ella, -- mi ankoraux
ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio vi konfidu!
ELLA RENTHEJM
(strecxita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri _tio_?
SINJORINO BORKMAN
Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj bonstato! Rehonorigon por mia
tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi pensas! Mi havas iun rezerve,
mi, vi sciu. -- Iun, kiu lavu _pura_ cxion, kion -- kion la bankestro
jxetis en la koton.
ELLA RENTHEJM
Gunhild! Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
(kreskante) Vivas vengxanto, sciu! Iu kiu rebonigos cxion, pri kio
lia patro estas kulpa al mi!
ELLA RENTHEJM
Do Erhart.
SINJORINO BORKMAN
Jes, Erhart, -- mia mirinda knabo! _Li_ scios restarigi la
parencaron, la domon, la nomon. Cxion, kio _eblas_ restarigxi. --
eble ankoraux pli.
ELLA RENTHEJM
Kaj laux vi kiel _tio_ okazus?
SINJORINO BORKMAN
Tio venu kiel gxi povos. Mi ne scias _kiel_ tio venos. Sed mi scias,
ke gxi _venos_ kaj _devos_ iam veni. (rigardas sxin demande) Cxu --
Ella, -- cxu ne estas funde la sama, kion vi estas pripensadanta de
post kiam li estis etulo?
ELLA RENTHEJM
Ne, tion mi vere ne povas diri.
SINJORINO BORKMAN
Cxu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam la sxtormo estis
ekfuriozinta super -- super cxi tiu domo.
ELLA RENTHEJM
Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Ho ne, -- mi ja ne povis. Kaj lia patro, -- li estis legxe ekskuzita,
-- tie kie li sidis, -- tiel bone gardata --
ELLA RENTHEJM
(en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn --! Vi!
SINJORINO BORKMAN
(kun venena esprimo) Kaj ke _vi_ povus decidigi vin zorgi pri iu, --
iu infano de John Gabriel! Tute kvazaux tiu infano estus via propra
-- Forpreni gxin de _mi_, -- kaj vojagxi hejmen kun gxi. Kaj reteni
gxin cxe vi, jaron post jaro. Gxis la knabo preskaux estis
plenkreska. (rigardas sxin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella?
Kial vi retenis lin?
ELLA RENTHEJM
Okazis ke mi tre kore sxatis lin --
SINJORINO BORKMAN
Pli ol mi, -- lia patrino!
ELLA RENTHEJM
(evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis malforteca dum la
kreskado --
SINJORINO BORKMAN
Erhart -- malforteca!
ELLA RENTHEJM
Jes, sxajnis al mi, -- almenaux tiam. Kaj la aero tie fore cxe la
okcidenta marbordo estas multe pli milda ol cxi tie, vi ja scias.
SINJORINO BORKMAN
(ridetas amare) Hm. Cxu? (interrompante) Jes, vi certe estas multe
farinta por Erhart, vi. (sxangxas tonon) Nu, estas ja kompreneble;
vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja bonsxanca, vi,
Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via.
ELLA RENTHEJM
(ofendita) Por tio _mi_ ne faris pasxon, -- povas mi certigi al vi.
Mi ne havis -- antaux longe longe poste -- iun suspekton, ke la
paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, -- ke ili
estis netusxitaj --
SINJORINO BORKMAN
Nu ja; tiajxon mi ne komprenas! Mi nur diras, ke vi estis bonsxanca.
(rigardas sxin demande) Sed kiam vi tiel meminiciate komencis
prizorgi Erhart por mi --? Kiu do estis via celo pri tio?
ELLA RENTHEJM
(rigardas sxin) Mia celo --?
SINJORINO BORKMAN
Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis fari lin? Kion fari
el li, mi pensas?
ELLA RENTHEJM
(malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por farigxi felicxa
homo en nia mondo.
SINJORINO BORKMAN
(spirblovas) Puh, -- homoj en nia ekonomia stato havas suficxe por
pripensi ol pensi pri felicxo.
ELLA RENTHEJM
Kion do, -- vi pensas?
SINJORINO BORKMAN
(rigardas sxin malferme kaj serioze) Erhart devas antaux cxio atenti,
ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke neniu homo en la
lando plu videtas la ombron, kiun lia patro jxetis super min -- kaj
super sian filon.
ELLA RENTHEJM
(esplore) Diru al mi, Gunhild, -- cxu _tio_ estas postulo, kiun
Erhart _mem_ metas por sia vivo --?
SINJORINO BORKMAN
(mire) Jes, tion ni do esperu!
ELLA RENTHEJM
-- aux cxu gxi pli estas postulo, kiun _vi_ metas al li?
SINJORINO BORKMAN
(mallonge) Mi kaj Erhart cxiam metas la samajn postulojn al ni
mem.
ELLA RENTHEJM
(peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via knabo, vi,
Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
(kasxe triumfe) Jes, lauxdo kaj danko al Dio, -- mi estas. Pri tio vi
fidu!
ELLA RENTHEJM
Vi sekve funde tamen devas senti vin felicxa. Spite al cxiuj
aliajxoj.
SINJORINO BORKMAN
Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, -- cxiun momenton, vidu, -- venas
drivanta tiu aliajxo kiel kruda vetero super min.
ELLA RENTHEJM
(kun sxangxita tono) Diru al mi --. Pli bone tuj. Cxar vere estas pro
_tio_, ke mi venis cxi tien al vi --
SINJORINO BORKMAN
Kion?
ELLA RENTHEJM
Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, -- Diru al mi,
Erhart ja ne plu logxas cxi tie cxe -- cxe vi aliuloj.
SINJORINO BORKMAN
(malmole) Erhart ja ne _povas_ logxi cxi tie cxe mi. Li devas logxi
en la urbo --
ELLA RENTHEJM
Tion li skribis al mi.
SINJORINO BORKMAN
Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min ioman tempon cxiun
vesperon.
ELLA RENTHEJM
Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li?
SINJORINO BORKMAN
Li ankoraux ne venis. Sed mi atendas lin cxiun momenton.
ELLA RENTHEJM
Jes, Gunhild, -- li certe estas veninta. Cxar mi auxdas lin
supre.
SINJORINO BORKMAN
(kun rapida okuljxeto) Supre en la granda salono?
ELLA RENTHEJM
Jes. Mi ja auxdas lin pasxadi tie supre de post kiam mi venis.
SINJORINO BORKMAN
(turnas la okulojn for de sxi) Ne estas li, tio, Ella.
ELLA RENTHEJM
(surprize) Cxu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu do _estas_?
SINJORINO BORKMAN
La bankestro.
ELLA RENTHEJM
(malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John Gabriel Borkman!
SINJORINO BORKMAN
Tiel li pasxadas tien kaj reen. Antauxen kaj malantauxen. De mateno
al vespero. Tagon post tago.
ELLA RENTHEJM
Mi vere auxdis iun aludeton pri io --
SINJORINO BORKMAN
Kredeblas. Aludigxas certe cxiajxoj pri ni en la distrikto.
ELLA RENTHEJM
Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro tenas sin pleje
cxe si mem, -- tie supre. Kaj vi cxe vi mem cxi tie malsupre.
SINJORINO BORKMAN
Jes, -- tiel la stato estas estinta por ni, Ella. Tute de kiam ili
liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. -- Dum cxiuj tiuj longaj
ok jaroj.
ELLA RENTHEJM
Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive povus esti vero. Ke
estus ebla --!
SINJORINO BORKMAN
(kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos farigxi alimaniera.
ELLA RENTHEJM
(rigardas sxin) Tio cxi tamen estas terura vivo, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Pli ol terura, sciu. Baldaux ne plu eltenebla.
ELLA RENTHEJM
Mi bone komprenas.
SINJORINO BORKMAN
Cxiame auxdi liajn pasxojn tie supre. Ek de la frua mateno gxis
malfrue en la nokto. -- Kaj tiel auxdeble kiel estas cxi tie
malsupre.
ELLA RENTHEJM
Jes, estas intense auxdeble cxi tie.
SINJORINO BORKMAN
Multfoje sxajnas al mi, ke mi havas malsanan lupon pasxadanta en
kagxo tie supre en la salono. Gxuste rekte super mia kapo.
(auxskultas kaj flustras) Auxdu nur, vi! Auxdu! Tien kaj reen, --
tien kaj reen iras la lupo.
ELLA RENTHEJM
(gardeme) Cxu ne povus sxangxigxi, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN
(rifuzante) Li neniam faris alpasxon por tio.
ELLA RENTHEJM
Sed cxu vi ne povus fari la unuan pasxon?
SINJORINO BORKMAN
(ekagitigxas) Mi! Post cxio kion li pekis kontraux mi! -- Ne dankon!
Prefere lasu la lupon dauxrigi sian pasxadon tie supre.
ELLA RENTHEJM
Farigxas tro varme por mi nun. Mi tamen devas ekhavi permeson por
demeti la vestajxojn.
SINJORINO BORKMAN
Jes, mi ja demandis al vi antaux --
(_Ella Renthejm_ demetas de si mantelon kaj cxapelon sur segxon
cxe la enireja pordo.)
ELLA RENTHEJM
Cxu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la domo?
SINJORINO BORKMAN
(ridas amare) En socia rondo, vi aludas?
ELLA RENTHEJM
Mi pensas kiam li eliras en la fresxan aeron. Ene sur la vojetoj en
la arbaro, aux --
SINJORINO BORKMAN
La bankestro neniam eliras.
ELLA RENTHEJM
Ecx ne en la krepusko?
SINJORINO BORKMAN
Neniam.
ELLA RENTHEJM
(kortusxata) Al tio li do ne povas devigi sin?
SINJORINO BORKMAN
Eble ne povas. Li havas sian grandan pelerinon pendanta en la
mursxranko. En la antauxcxambro, vi scias --
ELLA RENTHEJM
(al si mem) -- tiu sxranko en kiu ni ludis, kiam ni estis etuloj --
SINJORINO BORKMAN
(kapsignas) Kaj foje, -- malfrue vespere, -- mi povas auxdi lin
malsuprenveni -- por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li haltas meze
en la sxtuparo, -- kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al la
salono.
ELLA RENTHEJM
(silente) Cxu neniam iu el liaj malnovaj amikoj venas supren tie por
viziti lin?
SINJORINO BORKMAN
Li _ne havas_ malnovajn amikojn.
ELLA RENTHEJM
Li do havis multajn -- foje.
SINJORINO BORKMAN
Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li farigxis por siaj amikoj
multekosta amiko, -- li, John Gabriel.
ELLA RENTHEJM
Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
(impete) Cetere mi devas diri, ke estas malnoble, fie, malvirte,
malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun ili suferis pro li.
Estis ja nur mona perdo. Nenio alia.
ELLA RENTHEJM
(ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute sola. Tiel tute
sola.
SINJORINO BORKMAN
Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciigxas, ke maljuna kopiisto
aux kromskribisto foje venas supren al li.
ELLA RENTHEJM
Nu tiel; certe estas iu, kiu nomigxas Foldal. Cxar mi scias ke tiuj
du estis amikoj en la juneco.
SINJORINO BORKMAN
Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne scias ion pri li. Cxar
li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun _havis_ --
ELLA RENTHEJM
Sed _nun_ li do venas al Borkman?
SINJORINO BORKMAN
Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio komprenigxas; li nur
venas en la krepusko.
ELLA RENTHEJM
Tiu Foldal, -- ankaux _li_ estis unu el tiuj, kiuj suferis perdojn,
je la bankroto.
SINJORINO BORKMAN
(pase rimarkante) Jes, sxajnas al mi, ke mi memoras, ke li perdis iom
da mono, ankaux li. Sed certe estis tute bagatela --
ELLA RENTHEJM
(kun facila emfazo) Estis cxio kion li posedis.
SINJORINO BORKMAN
(ridetas) Nu, sed pro Dio, -- tio kion _li_ posedis, estis do certe
tiel sensignife malmulta, sciu. Nenio por priparoli.
ELLA RENTHEJM
Ecx ne paroligxis pri tio, -- de Foldal, -- dum la proceso.
SINJORINO BORKMAN
Kaj cetere, mi povas rakonti al vi, ke Erhart estas doninta abundan
rekompencon por tiu sensignifajxo.
ELLA RENTHEJM
(mire) Cxu Erhart? Kiel povus Erhart _tion_?
SINJORINO BORKMAN
Li zorgis pri la plej juna filino de Foldal. Li instruis sxin, --
tiel ke sxi eble povos _farigxi_ io, kaj iam zorgi pri si mem. Vidu,
-- _tio_ certe estas multe pli ol tio, kion la patro estus povinta
fari por sxi.
ELLA RENTHEJM
Jes, la patro, li eble havas mizeran ekonomian staton, li, mi
opinias.
SINJORINO BORKMAN
Kaj Erhart ankaux arangxis, ke sxi povas lerni muzikon. Sxi jam estas
tiel lerta, ke sxi povas veni supren al -- al li tie supre en la
salono, kaj ludi por li.
ELLA RENTHEJM
Do li dauxre sxatas muzikon?
SINJORINO BORKMAN
Ho jes, li do faras. Li havas ja la pianon, kiun vi alsendis -- kiam
li estis atendata --
ELLA RENTHEJM
Kaj sur tiu sxi ludas por li?
SINJORINO BORKMAN
Jes, tiel foje. En la vesperoj. Ankaux tion Erhart arangxis.
ELLA RENTHEJM
Sed cxu la bedauxrinda knabino devas iri tiun longan vojon cxi tien?
Kaj poste hejmen al la urbo?
SINJORINO BORKMAN
Ne, tion sxi ne bezonas. Erhart arangxis, ke sxi povas esti cxe
sinjorino, kiu logxas cxi tie najbare. Estas iu sinjorino Wilton --
ELLA RENTHEJM
(vigle) Sinjorino Wilton!
SINJORINO BORKMAN
Iu tre ricxa sinjorino. Iu kiun vi ne konas.
ELLA RENTHEJM
Mi auxdis la nomon. Sinjorino Fanny Wilton, mi kredas --
SINJORINO BORKMAN
Jes, tute gxuste.
ELLA RENTHEJM
Erhart plurajn fojojn skribis pri sxi. -- Cxu sxi logxas cxi tie
nun?
SINJORINO BORKMAN
Jes, sxi luprenis vilaon cxi tie. Kaj nun sxi translogxis el la urbo
antaux iom da tempo.
ELLA RENTHEJM
(iom hezitante) Laux onidiro sxi eksedzigxis.
SINJORINO BORKMAN
La edzo eble mortis antaux pluraj jaroj.
ELLA RENTHEJM
Jes, sed ili eksedzigxis --. Li lasis sin eksedzigxi --
SINJORINO BORKMAN
Li forvojagxis de sxi, tion li faris. La kulpo certe ne estis
sxia.
ELLA RENTHEJM
Cxu vi konas sxin iom pli proksime, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN
Ho jes, certe. Sxi logxas ja tute proksime. Kaj sxi foje faras etajn
vizitojn.
ELLA RENTHEJM
Kaj vi eble iom sxatas sxin?
SINJORINO BORKMAN
Sxi estas nekutime komprenema. Rimarkinde klara en sia jugxo.
ELLA RENTHEJM
En sia jugxo pri homoj, vi aludas?
SINJORINO BORKMAN
Jes, pleje pri homoj. Sxi ja efektive studis Erhart. Tiel vere funde,
-- la animon. Kaj tial sxi vere adoras lin, -- kiel kompreneble
estas.
ELLA RENTHEJM
(iom ruze) Do sxi eble konas Erhart ankoraux pli bone ol sxi konas
vin?
SINJORINO BORKMAN
Jes, Erhart ofte renkontis sxin en la urbo. Antaux ol sxi translogxis
cxi tien.
ELLA RENTHEJM
(senpripense) Kaj sxi tamen translogxis el la urbo?
SINJORINO BORKMAN
(ekmiras kaj rigardas sxin akre) _Tamen!_ Kion vi pensas
pri tio?
ELLA RENTHEJM
(evite) Nu, Dio, -- pensas --?
SINJORINO BORKMAN
Vi diris tion en iu stranga maniero. Estis io kion vi pripensis per
tio, Ella!
ELLA RENTHEJM
(rigardas sxin firme en la okulojn) Jes, efektive estis, Gunhild.
Vere estis io, kion mi pensis pri tio.
SINJORINO BORKMAN
Nu, do diru malkasxe!
ELLA RENTHEJM
Unue mi volas diri _tion_ al vi, ke mi trovas, ke ankaux _mi_ kvazaux
havas rajton al Erhart. Aux cxu vi tion ne trovas?
SINJORINO BORKMAN
(rigardas aeren) Je Dio. Post la sumoj, kiujn vi pagis por li,
ja --
ELLA RENTHEJM
Ho, tute ne tial, Gunhild. Sed cxar mi sxatas lin --
SINJORINO BORKMAN
(ridetas moke) Mian filon? Cxu vi povas? Vi? Spite el cxio?
ELLA RENTHEJM
Jes, mi povas. Spite al cxio. Kaj mi faras. Mi sxatas Erhart. Tiom,
kiom _mi_ entute _povas_ sxati homon -- nuntempe. En mia agxo.
SINJORINO BORKMAN
Nu jes, jes, tiel estu; sed --
ELLA RENTHEJM
Kaj tial, vidu, mi farigxas maltrankvila, kiam mi rimarkas, ke io
minacas lin.
SINJORINO BORKMAN
Minacas Erhart! Jes, sed _kio_ minacas lin? Aux _kiu_ do minacas
lin?
ELLA RENTHEJM
Tion faras unue _vi_, -- en _via_ maniero --
SINJORINO BORKMAN
(ekkrie) Mi!
ELLA RENTHEJM
-- kaj jen ankaux tiu sinjorino Wilton, -- mi timas.
SINJORINO BORKMAN
(momenton rigardas sxin konsternite) Kaj tiajxon vi povas kredi pri
Erhart! Pri mia propra filo! _Li_, kiu havas sian grandan mision por
plenumi!
ELLA RENTHEJM
(suprajxe pasante diri) Ho kion, mision --!
SINJORINO BORKMAN
(ekscitite) Kaj tion vi kuragxas diri tiel moke!
ELLA RENTHEJM
Cxu vi opinias ke juna homo en la agxo de Erhart, -- sana kaj gxoja,
-- cxu vi opinias, ke _li_ akceptas oferi sin por tiajxo kiel
"misio"!
SINJORINO BORKMAN
(forte kaj firme) Erhart faras! Tion mi certe scias!
ELLA RENTHEJM
(agitas la kapon) Vi nek scias nek kredas tion, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN
Cxu mi ne kredas!
ELLA RENTHEJM
Estas nur io, kion vi prirevadas. Cxar se vi ne havis _tion_ por
alkrocxi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.
SINJORINO BORKMAN
Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete) Kaj eble estas _tio_,
kion vi pleje atendus, vi, Ella!
ELLA RENTHEJM
(kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus -- se vi ne povas
liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.
SINJORINO BORKMAN
(minace) Vi volas enpremi vin inter _ni_! Inter patrino kaj filo!
_Vi!_
ELLA RENTHEJM
Mi volas liberigi lin el via potenco, -- via superrego.
SINJORINO BORKMAN
(triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin en viaj retoj -- Gxis
lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!
ELLA RENTHEJM
Do mi volas regajni lin de vi! (rauxke; duone flustre) Ni du, ni
luktis antauxe je vivo kaj morto pri homo, ni, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
(rigardas sxin triumfe) Jes, kaj _mi_ venkis.
ELLA RENTHEJM
(mokride) Cxu vi dauxre opinias, ke tiu venko farigxis gajno por
vi?
SINJORINO BORKMAN
(sombre) Ne; -- pri tio vi sange pravas.
ELLA RENTHEJM
Ecx ne cxi tiun fojon farigxos gajno por vi.
SINJORINO BORKMAN
Cxu neniu gajno, tio, gardi patrinan potencon super Erhart!
ELLA RENTHEJM
Ne; cxar estas nur la _potenco_ super li, kiun vi volas havi!
SINJORINO BORKMAN
Kaj nun _vi!_
ELLA RENTHEJM
(varme) Mi volas havi lian internan animon, -- lian menson, -- lian
tutan koron --!
SINJORINO BORKMAN
(ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu cxi mondo!
ELLA RENTHEJM
(rigardas sxin) Cxu vi eble prizorgis _tion?_
SINJORINO BORKMAN
(ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Cxu vi ne povis legi
tion el liaj leteroj?
Pages:
1 |
2 |
3 |
4 |
5 |
6